FRAGILA MATERIO

Vi estos vi dum cent jaroj.

Dum frua periodo, vi kreskos;

Dum lastaj tempopecoj, forvelkos.

Kaj l’ almozdonitan interspacon

Naive vi nomos vivo.

Mi diras ĉi nur por edifo.

Vi ĝuos infanaĝon.  Aŭ ne.

Sed, frue aŭ malfrue, vi tre

Suferos la saman homfatalon.

Vi malkovros seksinklinon,

Prirevos princon, princinon

Por esti kune kun vi.

Konkludos vi, ke perfekta par’ estas

La bela samsortano, kiu pretas

Kunvagi en la irad’ solula,

Unika, aparta, ununura.

Vi gape konstatos veron:

Ke estas, amligiloj, fragilaj;

Promesoj porĉiamaj, deliraj.

Eterna ja estas la ŝanĝemo.

Hodiaŭ, ĉirkaŭbraki;

Sed morgaŭ vin vangfrapi

Deziros la amant(in)o.

Pro varma adrenalino,

Vi saltos de sur la tradicioj;

Ĉar havos vi junan energion.

Aĥ! Iam la kruelo.

Finiĝos la libero.

Tiam, serioze vi laboros.

Malplimulto faros, kion volos.

Kaj ne povante fari, kion volos;

Ili robotos, ludos kaj aktoros.

Vi ploros, ĉar, ĉe la ĉerko,

Aŭ ĉe la urno, korpon aŭ cindrojn

Vi vidos tiam de generintoj.

Kaj vin mem trafos certeco:

Malsano kaj malfort’ maljunaĝa,

Parolmaniero kvazaŭsaĝa.

Ĉar estas, vivligiloj, fragilaj;

Mi aŭdas jam grincadon ĉarniran.

Kaj dion, tutan tempon, vi serĉos

En religioj, en idealoj.

Kaj vian ismon kun de najbaroj

Vi komparos kaj juĝos la vian

Vero centelcenta,

Nepre tuj sekvenda;

Ĉar estas, homligiloj, fragilaj.

Insidoj reciproke subtilaj

Kuŝas en okuloj.

Poste, vi ekmortos.

Tamen vi klopodos

Etendi la organismajn funkciojn

Plej multe pro eternec-ambicioj.

Fine, jen vin mi montros al vi:

Polvo. Substancoj. Nur materi’.

KADUKAJ SENTOJ

Prema nokto kaj nigra silento.

Spiro, parolkapabla lamento.

Agonio, larmorul’unua.

Senckompren’ en moment’ malfrua.

Mallarĝa griza ombro efemera.

Dolor’ abrupta, funda kaj malhela.

Sonora dumsekunda ĝemsopiro.

En tunelfino, esperiga brilo.

Ektremis ĝi kaj poste malaperis.

La kompatinda hom’ ne plu esperis.

Ruĝnigra kor’ sub ferfarita plando.

Supera sum’ kaj nenombrebla kvanto.

Multflanka famo: gloro kaj malamo.

Klarigo plata: cerb-rezon’ malalta.

Kaj korvo en la blanko bonintenca.

Naiva mov’ de siluetkurbo tenta.

 

RUĜAJ SENTOJ

Vangruĝiĝo pro elflu’ de sang’ el poroj.

Incendioj ĉirkaŭ atomreaktoroj.

Kresk’ de haroj kaj de ungoj post la morto.

Salivguto de varano el Komodo.

En arbardensej’, mortokri’ praepoka.

Adaptiĝ’ de hom’ al manĝkutimoj porkaj.

Urĝa kreditorpostulo plenumenda.

Korpoparto kiel pago ĝustatempa.

Sama vorto sur la sama vortkombino.

Kaj kolereksplod’ subita pro rutino.

Vol’ subhaŭta kaj timem’ eksterkorpa.

Kulp’ individua, tamen kaŭzo opa.

Pro perfido de amanto, brustdoloro.

Obstrukcio de la vejnoj de la koro.

Malpezec’ en ŝajna ŝvebo de kolibro.

Fal’ de grasul’ sur dispecigitan vitron.

Novnaskiton, per cezara sekc’, elpreni.

Per l’ unua ploro, mondon ĉi malbeni.

PLENDO DE KERUBOJ

Ni estas tie ĉi! En ia marĉ’ malpura!

Ho, kav’ profunda kaj blindec’ en glob’ okula.

La pasinteco, la konscio nin ponardas.

Nun nekonatoj nin, en  mizer-litoj, batas.

Ni falis eĉ de l’ lasta malprogreso-ŝtupo

Ni, tamen, estis en ĉielo ja keruboj.

He! kiel velkis niaj ses flugiloj iamaj?

Ni ne memoras, kiam ni ekiris lamaj.

Adam’ kaj evo ne ĉi grandan punon havis.

Ni aŭdis, ke sendit’ aliris ilin savi.

Ĉi tie nur murmur’ al senkompat’ marmora.

Ho, kie?! Kie la antaŭa voĉ’ sonora?!

BONA KONSILO

Auskultu saĝan konsilon: timu nenion,

Kaj sekvu, spit’ al Di’, tiun ĉi vojlinion,

Kiu gvidas al mielo kaj plezuro.

Kiom bone estas manĝi en sekuro!

Mi ekkonis du personojn tre kuraĝajn,

Kiuj iĝis la modelo de libero.

Ili ankaŭ havis konsilanton saĝan.

Ili, kontraŭ Di’, anoncis la ribelon

Kaj la idoj tradicie ĝin daŭrigis.

Opoziciemon ili plu praktikis

Kaj ne lasis la potencon nur al Dio.

Jes ja! Jam dirite: jen opozicio!

Nekonforma volo revoluciema.

Historia kontraŭstaro fenomena.