SPUROJ DE ANIMALECO

Naĝas fosilio en la sedimento.
Tuŝis la pikilo vian egocentron.
Logis for de dev’ l’ insekton brilo lampa.
Celo kaj deveno malaperis ambaŭ.
Multe pli ol sia pez’ formik’ eltenis.
La serpent’ la voston manĝis kaj eternis.
Ŝarĝis sin per vanaj penoj la stultulo;
Velkiĝinte, fuĝis de mortoteruro.
Dormis la vesperto pende de ĉeftrabo.
Paca ripozlok’ de homo, en mondmapo,
Ne troviĝis, ne ekzistis. La problemo
Estis en interno ĝia. Sian memon
Ĝi adapti volis al eksteraj ecoj.
Komenciĝis haŭtoŝanĝo. La procezo
Estis ja dolora de komenc’ al fino.
Sed l’ animo estis en apartaj pecoj.
Estis kvazaŭ mankis propra origino.
Kaj, ĉar la pingveno suprennaĝis tro,
Mortas, bedaŭrinde, en la ekvator’.

Advertisements

LA DISTANCOJN VI SANKTIGAS. LA DISTANCOJ VIN DIVIDAS.

Ĉu ion petis mi al vi

Krom iom da konversaci’

Samideana kaj amikeca?

Kara, eĉ tion estas maldeca

Peti, kiam vi nenion semis.

Hej! Pri kio, ĉi diskuto temis?

Temis pri ideala komunumo,

Kiu komunikadon distrumpetas,

Sed la propran starpunkton ĉiam perdas.

Ho, homamo kaj fratec’ esenca,

Ĉu vi iam, en real’, ekzistis?

Frenezuloj vidis vin kaj ridis,

Ĉar ilia frenezec’ socia

Bonkondutis laŭ normal’ onia.

MALGRAŬ ĈIO, VI DEVAS PLUIRI

Ne haltu! Iru iom pli malproksimen.
Senkonsekvence, rekte kaj sentime.
La rando de l’ abruptaĵo vin vokas
Por fini ĉion, kio vin sufokas.
La nokt’ alloge skizas lastan baldancon.
Senbare lasu venki la avanco
De l’ ombroj, kiuj glitas el serurtruo.
Mi antaŭvidas multe pli da bruo
Ol harmoniaj kantoj, ol lirikeco.
Vi trovos min transira en l’ Inverso,
Duone ena kaj duone ekstera;
Ĝuante la magion, kiu celas
Denove rekonstrui la pasintecon,
Refari la rompitajn animpecojn.
Kaj eĉ se la rezult’ vin ne kontentigus,
Rigardi en spegulo mi instigus.
Eĉ se vi iĝus senenhava strukturo,
Aŭ kava ceramika homfiguro,
Palpebla kaj konkreta vi estus tiam!
Ho, mia am’,
Mi estas vi. Vi, mi!
Ho, blindaj en la lumo,
Mi vin salutas energie.
Malsana penso kaj malsana stato,
Saluton! Mi estas via frato.
Justeco kaj susur’ de kondamnito,
Saluton! Mi sekvas saman riton.
Dumnokta ĝuo kaj volupta ĝemo,
Saluton! Mi faras ankaŭ semon.
Apartaj uloj en izolaj ĉambroj,
Saluton! Mi konas viajn mankojn.
Ho, senpripensa kaj senplana ago,
Saluton! Promenu ni en parko.
Eterna vojo, provizora iro,
Saluton! Ho, kara kontraŭdiro!
Espero kaj la kredoj kaj la fido,
Saluton! Mi volas kunan ridon.
Marŝado unuforma kaj ripeta,
Saluton! Arme’ amika, preta.
Racio kaj decida liberflugo,
Saluton.
Min sorbu la krepusko.

RUĜAJ SENTOJ

Vangruĝiĝo pro elflu’ de sang’ el poroj.

Incendioj ĉirkaŭ atomreaktoroj.

Kresk’ de haroj kaj de ungoj post la morto.

Salivguto de varano el Komodo.

En arbardensej’, mortokri’ praepoka.

Adaptiĝ’ de hom’ al manĝkutimoj porkaj.

Urĝa kreditorpostulo plenumenda.

Korpoparto kiel pago ĝustatempa.

Sama vorto sur la sama vortkombino.

Kaj kolereksplod’ subita pro rutino.

Vol’ subhaŭta kaj timem’ eksterkorpa.

Kulp’ individua, tamen kaŭzo opa.

Pro perfido de amanto, brustdoloro.

Obstrukcio de la vejnoj de la koro.

Malpezec’ en ŝajna ŝvebo de kolibro.

Fal’ de grasul’ sur dispecigitan vitron.

Novnaskiton, per cezara sekc’, elpreni.

Per l’ unua ploro, mondon ĉi malbeni.

PLENDO DE KERUBOJ

Ni estas tie ĉi! En ia marĉ’ malpura!

Ho, kav’ profunda kaj blindec’ en glob’ okula.

La pasinteco, la konscio nin ponardas.

Nun nekonatoj nin, en  mizer-litoj, batas.

Ni falis eĉ de l’ lasta malprogreso-ŝtupo

Ni, tamen, estis en ĉielo ja keruboj.

He! kiel velkis niaj ses flugiloj iamaj?

Ni ne memoras, kiam ni ekiris lamaj.

Adam’ kaj evo ne ĉi grandan punon havis.

Ni aŭdis, ke sendit’ aliris ilin savi.

Ĉi tie nur murmur’ al senkompat’ marmora.

Ho, kie?! Kie la antaŭa voĉ’ sonora?!

NI FORGESU

Ni kliniĝis antaŭ niaj nigraj tombŝtonoj

Nur por vidi, ke ni estas fumaj fantomoj.

La vesper’ melankolion verŝis en nin.

Ni forvagis ĝis la lasta fora mondlim’.

 

La kolornuancojn ni resumis per paro

Da ripetiĝantaj inkmakul’ kaj preseraro.

Ni atingis eĉ la randon de l’ abismo.

Ankaŭ tie nin konfuzis dualismo.

 

Ni enfalu en vakuon senprecedencan

Sen atendi ion ajn kompensan.

Pasinteco malaperas, ne plu ekzistas.

 

Ni foriru per forflugo birda.

En sinforgesan nigron.

Malsuprenira migro.