KUN ALIA FORMO, ESTI

Ni spurojn de via ĉeesto malkovris.

Per mank’ eksplicita, la vivo vin kovis.

Kaj kiam la ŝelo ekkrakis,

Vi pompe eliris kun korpo tutnova.

Ho, fortelĉerpiĝo pro ekstazo malkovra.

Vi sencon komunan masakris.

Necesis al ni el la menso elsarki

La antaŭjuĝemon denaske lernitan.

Ĉu eblas, latent’ krizalida,

Ke vi, al nenio, egalu finfine

Dum povus vi rave forflugi senlime?

Advertisements

MALGRAŬ ĈIO, VI DEVAS PLUIRI

Ne haltu! Iru iom pli malproksimen.
Senkonsekvence, rekte kaj sentime.
La rando de l’ abruptaĵo vin vokas
Por fini ĉion, kio vin sufokas.
La nokt’ alloge skizas lastan baldancon.
Senbare lasu venki la avanco
De l’ ombroj, kiuj glitas el serurtruo.
Mi antaŭvidas multe pli da bruo
Ol harmoniaj kantoj, ol lirikeco.
Vi trovos min transira en l’ Inverso,
Duone ena kaj duone ekstera;
Ĝuante la magion, kiu celas
Denove rekonstrui la pasintecon,
Refari la rompitajn animpecojn.
Kaj eĉ se la rezult’ vin ne kontentigus,
Rigardi en spegulo mi instigus.
Eĉ se vi iĝus senenhava strukturo,
Aŭ kava ceramika homfiguro,
Palpebla kaj konkreta vi estus tiam!
Ho, mia am’,
Mi estas vi. Vi, mi!
Ho, blindaj en la lumo,
Mi vin salutas energie.
Malsana penso kaj malsana stato,
Saluton! Mi estas via frato.
Justeco kaj susur’ de kondamnito,
Saluton! Mi sekvas saman riton.
Dumnokta ĝuo kaj volupta ĝemo,
Saluton! Mi faras ankaŭ semon.
Apartaj uloj en izolaj ĉambroj,
Saluton! Mi konas viajn mankojn.
Ho, senpripensa kaj senplana ago,
Saluton! Promenu ni en parko.
Eterna vojo, provizora iro,
Saluton! Ho, kara kontraŭdiro!
Espero kaj la kredoj kaj la fido,
Saluton! Mi volas kunan ridon.
Marŝado unuforma kaj ripeta,
Saluton! Arme’ amika, preta.
Racio kaj decida liberflugo,
Saluton.
Min sorbu la krepusko.

LA LUPO KAJ LA ŜAFIDO

Oni serĉis la unuan bazan ĝermon

En rampado malrapida de la vermo.

Direktiĝis sen hezito la eskadro

Per indik’ de turniĝanta kompasnadlo.

Per reflekto, la spegulo nin perfidis.

Ĝi resendis, kion ni ne volis vidi.

Televido la modelon vendis bele

Kaj reklamis kaj verdire kaj tutvere.

Interreto ŝtelis nian privatecon.

Tamen, per alklak’, ni donis la permeson.

Oni preĝas kaj al Di’ kaj al Diablo.

Nur balasto, ĉu Satan’ aŭ Sankta Papo.

Per kontrakto, ni firmigas societon.

Kap’ ruliĝos, se fiaskos la projekto.

Anarkion ni defendas kaj aklamas

Dum ni manĝas en telero porcelana.

Loĝantaro kreskis pli kaj pli rapide.

Bone, ke detrupov’ akompanis ritme.

Ni, en laboratori’, viruson kreas;

Kontraŭ pag’, vakcinon brilan, panacean.

Atentigas, per la flavo, semaforo.

Akcelilo kaj trinkebla alkoholo.

Malriĉulan mondrigardon ekskluzivi.

Kaj avare, per buĝeto streĉa, vivi.

Ne eliri el junaĝo: la defio.

La Fontano de Juneco: kirurgio

Kaj botokso, silikona enplantaĵo.

Aĝosignoj. Mask’ perfekta. Bona kaŝo.

Aŭ haltigi tempon. Sin mortigi juna.

Fini lukton kontraŭ maljuniĝo sturma.

Ni ne neas, ke ni estis konstruitaj

Per amaso da konvinkoj plej malvirtaj.

En la vojo, kiu al infer’ kondukis,

Ni samsente bonon kaj malbonon kultis.

Ni apogis la humilon kristanisman,

Sed praktikis liberecon ateisman.

Opinion flankenmetis ni rezigne.

Kaj tirane punis ni laŭparadigme.

Ni ofertis helpon, monon, estontecon;

Kaj postulis tre malnoblan interezon.

Al sistem’ socia ni konformas taŭge.

Ne kondamnu, sed kuniru brak-ĉe-brake

Al la antaŭdifinita vivorolo,

Eĉ se, meze de tritiko, estas lolo;

Eĉ se sencon ĉiutage ni refaras,

Eĉ se ĉiujn paralizas gap’ skandala.

Ni poeme amindumu la Malamon

Por konverti ĝin, ĝin fari partiano

De l’ ideoj kun malsamnaturaj flankoj.

Kun eksceso, kvant’ normala kaj kun mankoj.

RACIA MOVO

Unu movon mi atendas, unu movon.

Kiam dubo perpleksigas filozofon.

Kiam la tabu’ kontraŭas la socion.

La belsonon anstataŭas akra krio.

Kiam, post satdormi dum la tuta vivo,

Korp’, en ĉerk’, vekiĝas kun la vivsoifo.

Kiam la komat’ atingas ĉiujn homojn.

La junulan varmon tiklas la hormonoj.

Kiam kurbo ekstremisma iĝas nodo.

La impet’ konkeri ĉion, nura sorto.

Kiam bildon la maŝin’ modifas trompe.

Diligent’ laciĝas. Sidas ĝi subombre.

La jarmil’ kompaton petas al sekundo.

Kvazaŭ pro pentfar’, ĝi batas sian frunton

Sur racia grundo, doloriga vero,

Sur neatingeblec’ de l’ delira celo.