SPUROJ DE ANIMALECO

Naĝas fosilio en la sedimento.
Tuŝis la pikilo vian egocentron.
Logis for de dev’ l’ insekton brilo lampa.
Celo kaj deveno malaperis ambaŭ.
Multe pli ol sia pez’ formik’ eltenis.
La serpent’ la voston manĝis kaj eternis.
Ŝarĝis sin per vanaj penoj la stultulo;
Velkiĝinte, fuĝis de mortoteruro.
Dormis la vesperto pende de ĉeftrabo.
Paca ripozlok’ de homo, en mondmapo,
Ne troviĝis, ne ekzistis. La problemo
Estis en interno ĝia. Sian memon
Ĝi adapti volis al eksteraj ecoj.
Komenciĝis haŭtoŝanĝo. La procezo
Estis ja dolora de komenc’ al fino.
Sed l’ animo estis en apartaj pecoj.
Estis kvazaŭ mankis propra origino.
Kaj, ĉar la pingveno suprennaĝis tro,
Mortas, bedaŭrinde, en la ekvator’.

KUN ALIA FORMO, ESTI

Ni spurojn de via ĉeesto malkovris.

Per mank’ eksplicita, la vivo vin kovis.

Kaj kiam la ŝelo ekkrakis,

Vi pompe eliris kun korpo tutnova.

Ho, fortelĉerpiĝo pro ekstazo malkovra.

Vi sencon komunan masakris.

Necesis al ni el la menso elsarki

La antaŭjuĝemon denaske lernitan.

Ĉu eblas, latent’ krizalida,

Ke vi, al nenio, egalu finfine

Dum povus vi rave forflugi senlime?

LA DISTANCOJN VI SANKTIGAS. LA DISTANCOJ VIN DIVIDAS.

Ĉu ion petis mi al vi

Krom iom da konversaci’

Samideana kaj amikeca?

Kara, eĉ tion estas maldeca

Peti, kiam vi nenion semis.

Hej! Pri kio, ĉi diskuto temis?

Temis pri ideala komunumo,

Kiu komunikadon distrumpetas,

Sed la propran starpunkton ĉiam perdas.

Ho, homamo kaj fratec’ esenca,

Ĉu vi iam, en real’, ekzistis?

Frenezuloj vidis vin kaj ridis,

Ĉar ilia frenezec’ socia

Bonkondutis laŭ normal’ onia.

KIO ESTAS UNU VIVDAŬRO EN MILIARDOJ DA JAROJ?

Fino. La vento estas elspiro de vulkano.

Mankas patrina lakto en la velkinta mamo.

Estis la predo trafe kaptita de ĉasanto.

Al diktatoro oni trandonis la komandon.

La malsanulo iris renkonte al la morto.

Feto ne povis lumon ekvidi pro aborto.

Monooksid’ karbona en ĉambro hermetika

Gvidis al vola materi-transformiĝo cikla.

Malsatostrik’ decidis, ĉu vivus l’ idealo.

En arboombroj, karnon gustumis kanibalo.

Aŭto alian tuŝis dum kiam ĝi plenglore

Iris paradi po ducent kilometroj hore.

Oni sin dronis per senrevena subakviĝo.

Ĉu fiŝ’ fortrenos la galamaran malfeliĉon?

Kion hodiaŭ tele-aŭguras veterprognozo?

Unu mortinto plia aperas pro superdozo.

Ili kondutis ne laŭ la sama perspektiv’,

Kiun plimulto iam difinis laŭnature.

Tial venenis sian kapablon daŭre vivi.

Ili fatalon spertis reale kaj figure.

MALGRAŬ ĈIO, VI DEVAS PLUIRI

Ne haltu! Iru iom pli malproksimen.
Senkonsekvence, rekte kaj sentime.
La rando de l’ abruptaĵo vin vokas
Por fini ĉion, kio vin sufokas.
La nokt’ alloge skizas lastan baldancon.
Senbare lasu venki la avanco
De l’ ombroj, kiuj glitas el serurtruo.
Mi antaŭvidas multe pli da bruo
Ol harmoniaj kantoj, ol lirikeco.
Vi trovos min transira en l’ Inverso,
Duone ena kaj duone ekstera;
Ĝuante la magion, kiu celas
Denove rekonstrui la pasintecon,
Refari la rompitajn animpecojn.
Kaj eĉ se la rezult’ vin ne kontentigus,
Rigardi en spegulo mi instigus.
Eĉ se vi iĝus senenhava strukturo,
Aŭ kava ceramika homfiguro,
Palpebla kaj konkreta vi estus tiam!
Ho, mia am’,
Mi estas vi. Vi, mi!
Ho, blindaj en la lumo,
Mi vin salutas energie.
Malsana penso kaj malsana stato,
Saluton! Mi estas via frato.
Justeco kaj susur’ de kondamnito,
Saluton! Mi sekvas saman riton.
Dumnokta ĝuo kaj volupta ĝemo,
Saluton! Mi faras ankaŭ semon.
Apartaj uloj en izolaj ĉambroj,
Saluton! Mi konas viajn mankojn.
Ho, senpripensa kaj senplana ago,
Saluton! Promenu ni en parko.
Eterna vojo, provizora iro,
Saluton! Ho, kara kontraŭdiro!
Espero kaj la kredoj kaj la fido,
Saluton! Mi volas kunan ridon.
Marŝado unuforma kaj ripeta,
Saluton! Arme’ amika, preta.
Racio kaj decida liberflugo,
Saluton.
Min sorbu la krepusko.