BONKONDUTA JUNULO

Kiu emo estas tiu, kiu regas nian korpon!?

Ĉu natura kaŭzo? Ĉu nur triviala modo?

Mi surprize sentas, ke varmiĝas mi per vi.

Sed ne ino estas. Estas korpo de alloga vir’!

Sub kalsono via, mi divenas la enhavon.

Estas mi la ardo! La fajro. Estas mi la lafo!

La organo supreniras en obscena malkontrolo!

Ni profitu la okazon por satigi nian voron!

Ir-reiro. Kaj eniro. Kaj eliro. Kaj orgasmo!

Ni ripetu post minutoj, ĉar mi volas pli da varmo.

Tra la nokto sen dormemo. En la lito. Kun pasio.

Aĥ! Pli funden! Pli intense! pli internen! Mia Dio!

Fek’ al ĉiuj antaŭjuĝoj. Fek’ al ĉia komdamno!

La peniso estas kaco kaj la kaco estas kano.

Ĉu la spermo estas lakto de virbovo?

Sub kalsono, mi denove la malkovron

Ektuŝas, palpas.

Sed, poste, dumtage:

Sankteco papa.

Advertisements

LA DISTANCOJN VI SANKTIGAS. LA DISTANCOJ VIN DIVIDAS.

Ĉu ion petis mi al vi

Krom iom da konversaci’

Samideana kaj amikeca?

Kara, eĉ tion estas maldeca

Peti, kiam vi nenion semis.

Hej! Pri kio, ĉi diskuto temis?

Temis pri ideala komunumo,

Kiu komunikadon distrumpetas,

Sed la propran starpunkton ĉiam perdas.

Ho, homamo kaj fratec’ esenca,

Ĉu vi iam, en real’, ekzistis?

Frenezuloj vidis vin kaj ridis,

Ĉar ilia frenezec’ socia

Bonkondutis laŭ normal’ onia.

RUĜAJ SENTOJ

Vangruĝiĝo pro elflu’ de sang’ el poroj.

Incendioj ĉirkaŭ atomreaktoroj.

Kresk’ de haroj kaj de ungoj post la morto.

Salivguto de varano el Komodo.

En arbardensej’, mortokri’ praepoka.

Adaptiĝ’ de hom’ al manĝkutimoj porkaj.

Urĝa kreditorpostulo plenumenda.

Korpoparto kiel pago ĝustatempa.

Sama vorto sur la sama vortkombino.

Kaj kolereksplod’ subita pro rutino.

Vol’ subhaŭta kaj timem’ eksterkorpa.

Kulp’ individua, tamen kaŭzo opa.

Pro perfido de amanto, brustdoloro.

Obstrukcio de la vejnoj de la koro.

Malpezec’ en ŝajna ŝvebo de kolibro.

Fal’ de grasul’ sur dispecigitan vitron.

Novnaskiton, per cezara sekc’, elpreni.

Per l’ unua ploro, mondon ĉi malbeni.

RACIA MOVO

Unu movon mi atendas, unu movon.

Kiam dubo perpleksigas filozofon.

Kiam la tabu’ kontraŭas la socion.

La belsonon anstataŭas akra krio.

Kiam, post satdormi dum la tuta vivo,

Korp’, en ĉerk’, vekiĝas kun la vivsoifo.

Kiam la komat’ atingas ĉiujn homojn.

La junulan varmon tiklas la hormonoj.

Kiam kurbo ekstremisma iĝas nodo.

La impet’ konkeri ĉion, nura sorto.

Kiam bildon la maŝin’ modifas trompe.

Diligent’ laciĝas. Sidas ĝi subombre.

La jarmil’ kompaton petas al sekundo.

Kvazaŭ pro pentfar’, ĝi batas sian frunton

Sur racia grundo, doloriga vero,

Sur neatingeblec’ de l’ delira celo.