KUN VI

Mi akompanos vin

Eĉ ĝis la stratofin’.

Pro mia subtileco,

Vi ne vidos, ke, kun deco,

Mi regalas vin intence.

Ni radias malsamfrekvence.

Vi homame bonvolas,

Sed estas mi,

Kiu l’ animon esploras.

Kiam vi pensis:

Mi plenumos la bonon”,

Mi, pro amo al Homo,

Jam ĝin plenumis.

Dum vi teoriumis,

Mi akompanis vin

Ĝis tiu stratofin’.

Advertisements

KIO ESTAS UNU VIVDAŬRO EN MILIARDOJ DA JAROJ?

Fino. La vento estas elspiro de vulkano.

Mankas patrina lakto en la velkinta mamo.

Estis la predo trafe kaptita de ĉasanto.

Al diktatoro oni trandonis la komandon.

La malsanulo iris renkonte al la morto.

Feto ne povis lumon ekvidi pro aborto.

Monooksid’ karbona en ĉambro hermetika

Gvidis al vola materi-transformiĝo cikla.

Malsatostrik’ decidis, ĉu vivus l’ idealo.

En arboombroj, karnon gustumis kanibalo.

Aŭto alian tuŝis dum kiam ĝi plenglore

Iris paradi po ducent kilometroj hore.

Oni sin dronis per senrevena subakviĝo.

Ĉu fiŝ’ fortrenos la galamaran malfeliĉon?

Kion hodiaŭ tele-aŭguras veterprognozo?

Unu mortinto plia aperas pro superdozo.

Ili kondutis ne laŭ la sama perspektiv’,

Kiun plimulto iam difinis laŭnature.

Tial venenis sian kapablon daŭre vivi.

Ili fatalon spertis reale kaj figure.

MALGRAŬ ĈIO, VI DEVAS PLUIRI

Ne haltu! Iru iom pli malproksimen.
Senkonsekvence, rekte kaj sentime.
La rando de l’ abruptaĵo vin vokas
Por fini ĉion, kio vin sufokas.
La nokt’ alloge skizas lastan baldancon.
Senbare lasu venki la avanco
De l’ ombroj, kiuj glitas el serurtruo.
Mi antaŭvidas multe pli da bruo
Ol harmoniaj kantoj, ol lirikeco.
Vi trovos min transira en l’ Inverso,
Duone ena kaj duone ekstera;
Ĝuante la magion, kiu celas
Denove rekonstrui la pasintecon,
Refari la rompitajn animpecojn.
Kaj eĉ se la rezult’ vin ne kontentigus,
Rigardi en spegulo mi instigus.
Eĉ se vi iĝus senenhava strukturo,
Aŭ kava ceramika homfiguro,
Palpebla kaj konkreta vi estus tiam!
Ho, mia am’,
Mi estas vi. Vi, mi!
Ho, blindaj en la lumo,
Mi vin salutas energie.
Malsana penso kaj malsana stato,
Saluton! Mi estas via frato.
Justeco kaj susur’ de kondamnito,
Saluton! Mi sekvas saman riton.
Dumnokta ĝuo kaj volupta ĝemo,
Saluton! Mi faras ankaŭ semon.
Apartaj uloj en izolaj ĉambroj,
Saluton! Mi konas viajn mankojn.
Ho, senpripensa kaj senplana ago,
Saluton! Promenu ni en parko.
Eterna vojo, provizora iro,
Saluton! Ho, kara kontraŭdiro!
Espero kaj la kredoj kaj la fido,
Saluton! Mi volas kunan ridon.
Marŝado unuforma kaj ripeta,
Saluton! Arme’ amika, preta.
Racio kaj decida liberflugo,
Saluton.
Min sorbu la krepusko.