MANIFESTACIO

Afiŝojn kun grandliteroj, sur stratoj,

Ni levas kaj montras al la Sistemo,

Ke ni devplenumon trudas per premo;

Ke regas ni manifestaci-arton.

 

Per malkontento-elmontroj ekscesaj,

Batalkrioj renversemaj, frenezaj;

Ni kreas niajn komunajn konceptojn,

Anticipas eĉ naciajn elektojn.

 

Sed… Tamen… Okazas io tre stranga!

La korpo sternita, tute sensanga,

Viktimo fariĝis de siaj faroj.

Hieraŭ ĝi dancis en karnavaloj,

Atentis nur moviĝeman futbalon;

Dum metis la deputit’ en kalsonon,

Pro subaĉetado, multe da mono.

 

Okazas, ke normaliĝos jam morgaŭ

La dummomenta ribela popolo,

Ĉar ĝia malvenk’ rilatas al moroj;

Ĉar la revoluciuloj kaj ankaŭ

La profituloj egalas al unu.

Ni nian kulpon memtakse ne punu.

Ne tuŝas ni vian flankon putrantan.

Do, lasu nin… Jen negoco marĉanda.

 

La problem-amplekso estas jarcenta.

Kaj edukinvesto restas ja centra

En la plurgeneraciaj obstakloj.

Ho, kiom multajn transtempajn tentaklojn

Etendas koloniado-rezultoj.

Moderna, sed kamuflita, servuto.

 

Kun ordo kaj kun progreso ni iras

Al loko ia ajn, kien deziras

La korinklin’ objektiva kaj rekta.

Pri tio, estas nenio sekreta.

 

En nord’, ni hakas arbojn amazonajn.

Ne gravas la diverseco bioma.

La Atrantika Arbaro forvelkis.

La urbajn padojn asfalto ektegis.

Sudano brazila, faru ĉi tion

Al viaj altegaj araŭkarioj.

Loĝant’ de nordorienta Brazilo,

Ne zorgu pri Kaatingo-profilo.

Ĝi estas nur sekaj branĉoj senuzaj,

Kontraŭ’ de temperaturoj polusaj.

 

Ni celis, kien volis ni iri;

Laŭ il’ antikva, kiu oscilis

Montrinte tempon, kiu forpasis;

Ripetajn spurojn, tamen, allasis.

Antaŭeniro bonŝanca kaj bela.

Demokratio malmulte suferas.

Kaj nun, denove sur akvo, ni drivas.

Sur sama masto, orverda flag’ flirtas.

Ĝi, kiu post katastrofo interna,

Sin donis al la prijuĝo ekstera;

Kaj hontis pro la verdikt’ aliula.

Kuniĝu ni por sindefendo brula.

 

Ni kraĉas sur nian fian spegulreflekton…

Sed… Tamen… Ĉi tio estas nia elekto!

Ni, ĉi-cirkonstance, priklaĉas.

Antaŭ vi, fakule ni saĝas.

Advertisements

KADUKAJ SENTOJ

Prema nokto kaj nigra silento.

Spiro, parolkapabla lamento.

Agonio, larmorul’unua.

Senckompren’ en moment’ malfrua.

Mallarĝa griza ombro efemera.

Dolor’ abrupta, funda kaj malhela.

Sonora dumsekunda ĝemsopiro.

En tunelfino, esperiga brilo.

Ektremis ĝi kaj poste malaperis.

La kompatinda hom’ ne plu esperis.

Ruĝnigra kor’ sub ferfarita plando.

Supera sum’ kaj nenombrebla kvanto.

Multflanka famo: gloro kaj malamo.

Klarigo plata: cerb-rezon’ malalta.

Kaj korvo en la blanko bonintenca.

Naiva mov’ de siluetkurbo tenta.

 

RUĜAJ SENTOJ

Vangruĝiĝo pro elflu’ de sang’ el poroj.

Incendioj ĉirkaŭ atomreaktoroj.

Kresk’ de haroj kaj de ungoj post la morto.

Salivguto de varano el Komodo.

En arbardensej’, mortokri’ praepoka.

Adaptiĝ’ de hom’ al manĝkutimoj porkaj.

Urĝa kreditorpostulo plenumenda.

Korpoparto kiel pago ĝustatempa.

Sama vorto sur la sama vortkombino.

Kaj kolereksplod’ subita pro rutino.

Vol’ subhaŭta kaj timem’ eksterkorpa.

Kulp’ individua, tamen kaŭzo opa.

Pro perfido de amanto, brustdoloro.

Obstrukcio de la vejnoj de la koro.

Malpezec’ en ŝajna ŝvebo de kolibro.

Fal’ de grasul’ sur dispecigitan vitron.

Novnaskiton, per cezara sekc’, elpreni.

Per l’ unua ploro, mondon ĉi malbeni.

PLENDO DE KERUBOJ

Ni estas tie ĉi! En ia marĉ’ malpura!

Ho, kav’ profunda kaj blindec’ en glob’ okula.

La pasinteco, la konscio nin ponardas.

Nun nekonatoj nin, en  mizer-litoj, batas.

Ni falis eĉ de l’ lasta malprogreso-ŝtupo

Ni, tamen, estis en ĉielo ja keruboj.

He! kiel velkis niaj ses flugiloj iamaj?

Ni ne memoras, kiam ni ekiris lamaj.

Adam’ kaj evo ne ĉi grandan punon havis.

Ni aŭdis, ke sendit’ aliris ilin savi.

Ĉi tie nur murmur’ al senkompat’ marmora.

Ho, kie?! Kie la antaŭa voĉ’ sonora?!

BONA KONSILO

Auskultu saĝan konsilon: timu nenion,

Kaj sekvu, spit’ al Di’, tiun ĉi vojlinion,

Kiu gvidas al mielo kaj plezuro.

Kiom bone estas manĝi en sekuro!

Mi ekkonis du personojn tre kuraĝajn,

Kiuj iĝis la modelo de libero.

Ili ankaŭ havis konsilanton saĝan.

Ili, kontraŭ Di’, anoncis la ribelon

Kaj la idoj tradicie ĝin daŭrigis.

Opoziciemon ili plu praktikis

Kaj ne lasis la potencon nur al Dio.

Jes ja! Jam dirite: jen opozicio!

Nekonforma volo revoluciema.

Historia kontraŭstaro fenomena.