NI FORGESU

Ni kliniĝis antaŭ niaj nigraj tombŝtonoj

Nur por vidi, ke ni estas fumaj fantomoj.

La vesper’ melankolion verŝis en nin.

Ni forvagis ĝis la lasta fora mondlim’.

 

La kolornuancojn ni resumis per paro

Da ripetiĝantaj inkmakul’ kaj preseraro.

Ni atingis eĉ la randon de l’ abismo.

Ankaŭ tie nin konfuzis dualismo.

 

Ni enfalu en vakuon senprecedencan

Sen atendi ion ajn kompensan.

Pasinteco malaperas, ne plu ekzistas.

 

Ni foriru per forflugo birda.

En sinforgesan nigron.

Malsuprenira migro.

LA LUPO KAJ LA ŜAFIDO

Oni serĉis la unuan bazan ĝermon

En rampado malrapida de la vermo.

Direktiĝis sen hezito la eskadro

Per indik’ de turniĝanta kompasnadlo.

Per reflekto, la spegulo nin perfidis.

Ĝi resendis, kion ni ne volis vidi.

Televido la modelon vendis bele

Kaj reklamis kaj verdire kaj tutvere.

Interreto ŝtelis nian privatecon.

Tamen, per alklak’, ni donis la permeson.

Oni preĝas kaj al Di’ kaj al Diablo.

Nur balasto, ĉu Satan’ aŭ Sankta Papo.

Per kontrakto, ni firmigas societon.

Kap’ ruliĝos, se fiaskos la projekto.

Anarkion ni defendas kaj aklamas

Dum ni manĝas en telero porcelana.

Loĝantaro kreskis pli kaj pli rapide.

Bone, ke detrupov’ akompanis ritme.

Ni, en laboratori’, viruson kreas;

Kontraŭ pag’, vakcinon brilan, panacean.

Atentigas, per la flavo, semaforo.

Akcelilo kaj trinkebla alkoholo.

Malriĉulan mondrigardon ekskluzivi.

Kaj avare, per buĝeto streĉa, vivi.

Ne eliri el junaĝo: la defio.

La Fontano de Juneco: kirurgio

Kaj botokso, silikona enplantaĵo.

Aĝosignoj. Mask’ perfekta. Bona kaŝo.

Aŭ haltigi tempon. Sin mortigi juna.

Fini lukton kontraŭ maljuniĝo sturma.

Ni ne neas, ke ni estis konstruitaj

Per amaso da konvinkoj plej malvirtaj.

En la vojo, kiu al infer’ kondukis,

Ni samsente bonon kaj malbonon kultis.

Ni apogis la humilon kristanisman,

Sed praktikis liberecon ateisman.

Opinion flankenmetis ni rezigne.

Kaj tirane punis ni laŭparadigme.

Ni ofertis helpon, monon, estontecon;

Kaj postulis tre malnoblan interezon.

Al sistem’ socia ni konformas taŭge.

Ne kondamnu, sed kuniru brak-ĉe-brake

Al la antaŭdifinita vivorolo,

Eĉ se, meze de tritiko, estas lolo;

Eĉ se sencon ĉiutage ni refaras,

Eĉ se ĉiujn paralizas gap’ skandala.

Ni poeme amindumu la Malamon

Por konverti ĝin, ĝin fari partiano

De l’ ideoj kun malsamnaturaj flankoj.

Kun eksceso, kvant’ normala kaj kun mankoj.

IDIOSINKRAZIO

Pri senbazaj, sensignifaj aferoj.

Pri renkontiĝontaj paroj da reloj.

Pri teniĝo, sinpravigoj, kondutoj.

Pri naturaj raŭkaj kveroj de turtoj.

Pri sovaĝa, besta instrumetodo.

Aŭtomata homa tik’ ĉe roboto.

Kaj pri rukto, famaj fajfoj kaj furzo.

Pri brakumo al urtik’ kaj meduzo.

Pri unu infano malsatmortanta.

Dudek kvar karatoj da or’ pedanta.

Pri ebrio, malmodera pensfluo.

Pri atomcentral’, urĝec’ kaj evakuo.

Pri tondilo kaj forgeso kaj suturo.

Remalfermo de la hist’, sen skrupulo.

Pri grincad’ de kret’ sur surfac’ tabula.

Pri eksploda rid’, kri’, rikan’ kaj hura!

Pri la revo kaj la provo. Pri fakto.

Inter punktoj malproksimaj, kontakto.

ENA FRENEZO

Mi vidis la frenezon surstrate

Frenezi senkontrole, senarte;

Rideton humiligi sarkasme,

Tuj poste pardonpeti malvarme;

Dungiton rompi propran moralon

Kaj dankodiri al kapitalo;

Registaron devon plenumi;

En voĉdonad’, sinlaŭde zumzumi.

La almozulon manon etendi,

Laboron malakcepti kaj plendi,

Ke mankas karitato en mondo.

De ena putra ec’, la elmontro

Malantaŭ kvar ferkradoj troviĝas.

Ne pepas belimprese, sed kriĉas.

ILI ESTAS NI

En ebura turo, revi.

Idealon ajnan sekvi.

Vest’ flikita. Ora sceptro.

Inter ili, centimetro.

 

Novan modoŝanĝon spiti.

Facilanimecon bridi.

La sincero kaj mensogo.

Ĉu dilemoj de epoko?

 

Se nemalhavebla, havi.

Kontraŭ bagatelo, pafi.

Ĉu nutraĵo en la buŝo?

Martiriĝo sur la kruco?

 

Kun la libroj amrilati.

Estontecon alrigardi.

Grandmezura sciavido.

Ĉu garantiita virto?

 

Utiligi trogon. Trinki.

Homon de best’ ne distingi.

Balanciĝ’ de du piedoj

En praulo-siluetoj.

 

Per patrina zorg’, sin flegi.

El la mens’ aliajn streki.

Miopi’. Indiferento.

La malsano. Ankaŭ sento.

RACIA MOVO

Unu movon mi atendas, unu movon.

Kiam dubo perpleksigas filozofon.

Kiam la tabu’ kontraŭas la socion.

La belsonon anstataŭas akra krio.

Kiam, post satdormi dum la tuta vivo,

Korp’, en ĉerk’, vekiĝas kun la vivsoifo.

Kiam la komat’ atingas ĉiujn homojn.

La junulan varmon tiklas la hormonoj.

Kiam kurbo ekstremisma iĝas nodo.

La impet’ konkeri ĉion, nura sorto.

Kiam bildon la maŝin’ modifas trompe.

Diligent’ laciĝas. Sidas ĝi subombre.

La jarmil’ kompaton petas al sekundo.

Kvazaŭ pro pentfar’, ĝi batas sian frunton

Sur racia grundo, doloriga vero,

Sur neatingeblec’ de l’ delira celo.